Miklós Radnóti
SEPA EKLOGO

Vidu, vesperiĝas, kaj la dornodrat-bordera, sovaĝa
kverkbaril' kaj la barakoj ŝvebas alsorbite de ombroj.
Kadron de la kaptiteco la rigardo lanta delasas,
nur la menso, nur la menso scias pri l' streĉiĝ' de la drato.
Vidu, kara, tiel ankaŭ nia fantazi' liberiĝas:
nian korpon, la rompitan, Sonĝ', la bela liberiganto
solvas, kaj ekiras hejmen la kaptul-tendar' tiatempe,
kalvtonditaj kaj ĉifonaj malliberuloj ronke flugas
de l' Serbuja blinda supro al pejzaĝo hejme kaŝiĝa.
Ho, pejzaĝ' kaŝiĝa hejme! Ĉu ekzistas do tiu hejmo?
Ĝin ne trafis bomb'? Ĝi estas , kiel ĉe la servoeniro?
Kaj ĉu kiu dekstre ĝemas sinstre kuŝas, foje rehejmos?
Ĉu do estas hejmo, kie ankaŭ l' heksametro konatas?

Skribas mi sen supersignoj, verson sub la verso mi metas
elpalpante en mallumo, tiel same kiel mi vivas,
duonblinde kiel raŭpo sur paper' geometradante.
Poŝlampeton, libron, ĉion prenis gardistar' de la Lager,
poŝt' ne venas, kaj descendas nur nebul' al nia barako.

Inter vermoj kaj misfamoj vivas tie ĉi en la montoj
franco, pol', italo laŭta, serb' hereza, judo revema,
en dispeca febra korpo tamen unu vivo viviĝas
atendante bonan famon kaj de virino belan vorton
kaj liberan homan sorton, atendante la finon, kiu
en tenebroj densaj drone sinkas, atendante miraidojn.

Sur la plank' mi inter vermoj kuŝas, best' kaptita. La puloj
sieĝantaj resturmadas, sed la muŝarmeo ripozas.
Noktas, do per tag' pli kurtas ree la mallibero, vidu,
kaj per tag' pli kurtas vivo. Dormas la tendaro. La luno
ĝin prilumas kaj la dratoj restreĉiĝas en ĝia lumo
kaj vidiĝas trafenestre, ke armite la gardist-ombroj
sur la mur' projekciite paŝas inter nokt-voĉetoj.

Dormas la tendar'. La sonĝoj, vidu, kara, susure flugas,
sur la strikta lok' eksnufas transturnante sin revekito,
kaj jam dormas, brilvizaĝe. Sola mi sidas en maldormo,
duonfumitan cigaredon sentas en mia buŝ' anstataŭ
via kiso kaj ne venas al mi la dormo pacodona,
ĉar nek vivi ja, nek morti jam mi scias sen vi, amata.